Ritaj murdoj de Toa Payoh

Adrian Lim trompis multajn virinojn, por ke ili donu monon kaj akceptu seksumi. Li cetere murdis infanojn por haltigi la polican enketon pri si.

La ritaj murdoj de Toa Payoh estis serio da du murdoj okazintaj en Singapuro en la jaro 1981[1]. La kadavro de naŭjara knabino estis retrovita la 25-an de januaro 1981 apud la lifto de konstruaĵo en la distrikto Toa Payoh. Post du semajnoj, alia dekjara mortinta knabo estis retrovita en la sama areo. La du infanoj estis murditaj kiel oferadoj al la hinduisma diino Kalio[2]. La murdoj estis mastrumitaj de Adrian Lim, memproklamita mediumo, kiu sukcese konvinkis multajn virinojn, ke li havis paranormalan povon. Liaj viktimoj donacis siajn korpojn kaj monon kontraŭ kuracadoj, beleco aŭ bonŝanco. Du el tiuj virinoj fariĝis la lojalaj asistantinoj de Lim : Tan Mui Choo edziniĝis kun li, kaj Hoe Kah Hong fariĝis unu el liaj "sanktaj edzinoj". Kiam polico komencis enketi pri seksatenco denuncita de unu el liaj viktimoj, Adrian Lim furioziĝis kaj decidis murdi infanojn por konfuzi la enketistojn. En ambaŭ kazoj, Hoe altiris infanon en sian apartamenton, kie li aŭ ŝi estis drogita kaj murdita de la triopo. Lim cetere seksatencis la junan knabinon antaŭ ties morto. La tri krimuloj estis arestitaj, post kiam polico trovis sangostrion ĝis la apartamento.

La proceso daŭris 41 tagojn, kaj estis la dua plej longa proceso jam okazinta en la tribunaloj de Singapuro. Neniu el la akuzitoj neis sian kulpecon. Iliaj nomumitaj advokatoj provis ŝpari al ili mortpunojn pledante malgravigitan juran respondecon: ili subtenis, ke la ĉefa akuzito estis mense malsana kaj ne povis plene responsi pri la murdoj. Por subteni tiun vidpunkton, ili ne hezitis alvoki kuracistojn kaj psikologojn, kiuj analizis la akuzitojn kaj diagnozis interalie skizofrenion kaj deprimon de la psikota kaj mania tipoj. La eksperto dungita de la prokuroro tamen refutis tiun atestaĵojn kaj asertis, ke la tri krimuloj estis plene lucidaj dum la planado kaj plenumado de la du murdoj. La juĝoj konsentis kun la vidpunkto de la prokuroro kaj do kondamnis la triopon je mortpuno. Atendante siajn ekzekutojn, la du virinoj submetis peton al la brita Privata Konsilio en Londono, kaj cetere petis indulgon de la prezidento de Singapuro, sed sensukcese. Adrian Lim tute male ne klopodis por justica pardono : li akceptis sian destinon kaj iris ridetante al la pendumilo. La tri komplicoj estis pendumitaj la 25-an de novembro 1988.

La ritaj murdoj de Toa Payoh precipe ŝokis la loĝantojn de Singapuro, kiuj certe ne atendis tian krimon kerne de la singapura socio. La diversaj raportoj pri la triopo, sed ankaŭ la debatoj dum la proceso, estis atenteme aŭskultitaj kaj sekve restis en la komuna memoro de singapuranoj dum multaj jaroj. Kinfirmaoj dufoje provis profiti el la emocio kreita de tiu afero, kaj produktis filmojn surbaze de la du murdoj. Kritikoj tamen mallaŭdis ambaŭ filmojn pro tio, ke la du verkoj komplezeme kaj ekscese baziĝis sur sekso kaj perforto : ili ne montriĝis komercaj sukcesoj en la singapuraj kinejoj. La agoj kaj kondutoj de la tri murdistoj estis ekzamenitaj de pluraj universitataj krimistoj, kaj la fina verdikto de la tribunalo fariĝis klasika jurisprudenco de kriminala juro rilate al malgravigita jura responso.

  1. Kvankam la nomo de la afero sugestas murdojn plenumitajn laŭ rito, la akuzitoj diris, ke ili nek preĝis, nek bruligis kandelojn aŭ nek plenumis ion ajn ritan dum la murdoj
  2. La adorantoj de Kalio normale ne plenumas buĉoferadojn. Tiu diino laŭkrede protektas homojn kontraŭ malbono kaj katastrofoj, kio ne necesas oferadojn.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy